Prezidanto Xi interparolis kun tajkonaŭtoj deĵorantaj en kerna modulo de kosmostacio

Yu Publikigita: 2021-06-23 13:58:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede matene interparolis kun la tri tajkonaŭtoj deĵorantaj en la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la konversacion en la Pekina Aerokosma Regad-Centro kun Nie Haisheng, Liu Boming kaj Tang Hongbo, kiuj estis senditaj en la kosmon per la spacoŝipo Shenzhou-12 en la 17a de junio.

La kerna modulo Tianhe estas je ĉirkaŭ 380 kilometroj (236 mejloj) super la tero.

"Kiaj estas viaj sano, vivo kaj laboro tie?" Xi demandis la tri tajkonaŭtojn, kies piedoj estis provizore ligitaj al la planko dum la telefona konversacio pro la nul-gravita situacio en la kosma spaco.

"Dankon pro via zorgo, ĝenerala sekretario! Kun la orbita kosmostacio, ni tajkonaŭtoj havas hejmon. Tre for en la kosma spaco, ni sentas nin fieraj pri nia partio kaj nia patrujo," respondis Nie, la komandanto de la misio.

Dividu