Ĉina prezidanto alvokas konstruadon de pli strikta partnereco de Zono kaj Vojo

Yu Publikigita: 2021-06-24 14:19:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio pretas labori kun ĉiuj partioj por konstrui pli striktan partnerecon de la Zono kaj Vojo”, prezidanto Xi Jinping diris merkrede en skriba mesaĝo al Azi-Pacifika Altnivela Konferenco pri Kunlaboro de la Zono kaj Vojo.

Xi diris, ke la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo, kiun li proponis, celas daŭrigi la spiriton de la Silka Vojo, labori kune por konstrui malferman platformon de kunlaboro, kaj liveri novan movforton por kunlaboro kaj disvolvado inter landoj. Li diris, ke dum la pasintaj ok jaroj, 140 landoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio sub la iniciato Zono kaj Vojo, kun pli kaj pli da kunlaboraj partneroj.

Li akcentis, ke ĉiuj partioj aktive akcelis politikan kunordigon, interkonekton de infrastrukturo kaj instalaĵoj, senbaran komercon, financan integriĝon, kaj interpopolajn interŝanĝojn, lanĉis multajn praktikajn kunlaborajn projektojn, kiuj profitigas homojn, starigis ampleksan interkonekteblan partnerecon, kaj malfermis novan situacion por komuna disvolvado.

Dividu