Xi adresas grantulon okaze de 70-jara jubileo de Kamboĝa Popola Partio

Yu Publikigita: 2021-06-28 13:33:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon lunde al Samdech Techo Hun Sen, prezidanto de la Kamboĝa Popola Partio, okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Kamboĝa Popola Partio.

Xi diris en la mesaĝo, ke nome de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo li esprimas varman gratulon al prezidanto Hun Sen, la Kamboĝa Popola Partio kaj la kamboĝa popolo okaze de la 70-jara jubileo de la Kamboĝa Popola Partio.

Xi diris, ke la Kamboĝa Popola Partio delonge gvidis la kamboĝan popolon sin dediĉi al konstruado kaj disvolvado de la lando kaj faris pozitivan kontribuon por stabileco kaj prospero en la regiono. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas feraj amikoj kaj komunumo kun komuna estonteco, kaj la duflankaj rilatoj subtenas disvolviĝon sur alta nivelo.

Dividu