Xi aljuĝos Medalon de la Unua de Julio al membroj de KPĈ

Yu Publikigita: 2021-06-28 13:34:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), donos la Medalon de la Unua de Julio al elstaraj partiaj membroj en ceremonio en la Granda Popola Halo marde matene.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ankaŭ faros gravan paroladon en la ceremonio.

La Medalo de la Unua de Julio, starigita de la Centra Komitato de la KPĈ, estas la plej alta honoro en la partio.

La medalo, kun ruĝo, oro kaj blanko kiel ĝiaj ĉefaj koloroj, adoptas ŝlosilajn elementojn kiel la partian emblemon kaj la kvin-pintan stelon.

La marda okazaĵo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj en www.xinhuanet.com. Ĝi estos ankaŭ resendita samtempe en gravaj novaĵaj retejoj.

Dividu