Xi kaj Putin anoncis pluvalidigon de ĉina-rusa traktato de amika kunlaboro

Yu Publikigita: 2021-06-29 10:37:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin publikigis komunan deklaron lunde, oficiale decidante pluvalidigi la Ĉina-Rusan Traktaton de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro. La anonco estis farita dum intertraktado inter la du ŝtatestroj per videoligo.

Xi aklamis la baldaŭan 20an datrevenon de la subskribo de la traktato, dirante, ke la traktato starigis la ideon de longdaŭra amikeco, kio konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la temoj de la epoko de paco kaj evoluado. Li diris, ke la traktato estas viveca ekzemplo de kulturado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. La du flankoj firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj efektivigis efikan strategian kunordigon, forte protektante la komunajn interesojn de la du landoj.

Putin diris, ke la traktato montras la volon de daŭra amikeco inter la du popoloj. La koncernaj principoj kaj spirito starigitaj de la traktato ludis gravan kaj unikan rolon en la longdaŭra kaj sana disvolviĝo de rusa-ĉinaj rilatoj. Rusio estas kontenta pri la senprecedenca alta nivelo de nunaj rusa-ĉinaj rilatoj kaj ankaŭ pri ampleksa kaj stabila disvolviĝo de duflanka kunlaboro.

Dividu