Xi donis Medalon de la Unua de Julio al membroj de KPĈ

Yu Publikigita: 2021-06-29 10:40:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), donis la Medalon de la Unua de Julio al elstaraj membroj de la KPĈ en la Granda Popola Halo en Pekino marde matene.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, helpis al la laŭreatoj porti la medalojn kaj manpremis kun ili.

Xi diris dum parolado en la ceremonio, ke la laŭreatoj de la Medalo de la Unua de Julio enkorpigas la spiriton de batalo kaj dediĉo de ĉinaj komunistoj, kiuj prenas sindediĉon al la partio kaj la lando kaj plenumon de siaj devoj kiel dumvivan serĉon. Li alvokis la membrojn de la KPĈ kaj oficialulojn kuraĝe antaŭeniri al la dua centjara celo de kompleta konstruado de moderna socialisma lando, kaj ankaŭ la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

La Medalo de la Unua de Julio, starigita de la Centra Komitato de la KPĈ, estas la plej alta honoro en la partio. Ĝi, kun ruĝo, oro kaj blanko kiel la ĉefaj koloroj, adoptas ŝlosilajn elementojn kiel la partian emblemon kaj la kvin-pintan stelon.

Dividu