Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉeestos grandiozan mitingon festantan centjariĝon de la KPĈ en la placo Tian'anmen en Pekino ĵaŭde.
Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros gravan paroladon en la mitingo, kiu komenciĝos je la 8a horo matene.
La okazaĵo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj en www.xinhuanet.com. Ĝi estos ankaŭ elsendita samtempe per televidaj kaj radiodisaŭdigaj stacioj tra Ĉinio, kaj ankaŭ en novaĵ-retejoj kaj novmediataj platformoj.