Ĉinio ĵaŭde okazigis grandiozan mitingon festantan centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la ĉina nacio pruvis sian leviĝon. Realigo de la nacia rejuniĝo eniras en neinversigeblan historian procezon.
Xi akcentis, ke sen la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ne povas esti nova Ĉinio, nek eblas realigi grandan nacian rejuniĝon. Historio kaj la popolo elektas la partion, kaj oni devas plu subteni ĝian gvidadon.