Ĉina popolo absolute ne akceptos arogantan predikon de arbitra moŝtulo

Mirinda Publikigita: 2021-07-01 09:46:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la mitingo festanta centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sur la placo Tian'anmen, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la ĉina popolo subtenas justecon kaj timas nenian perfortaĵon, kaj la ĉina nacio havas fortan fierecon kaj memfidon. La ĉina popolo neniam ofendis, premis, sklavigis aliajn popolojn kaj neniam faros tion. Samtempe la ĉina popolo absolute ne permesas ofendon, premon kaj sklavigon de aliaj eksteraj fortoj. Tiu, kiu havas tian intencon, frapiĝos per sia kapo kontraŭ muro de ferŝtela granda muro konstruita de de 1,4 miliardoj da ĉinoj per sango kaj korpo.

Li akcentis, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo aktive lernis ĉiujn favorajn fruktojn de la homaro kaj bonvenigas ĉiujn utilajn proponojn kaj bonintencajn kritikojn, sed absolute ne akceptos arogantan predikon de arbitra moŝtulo.

Dividu