En la grandioza mitingo festanta centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke Ĉinio devas iri plu sur la vojo de paca evoluigo, antaŭenigi starigon de novtipaj internaciaj rilatoj, antaŭenpuŝi konstruon de la komunumo kun la komuna futuro de la homaro, akceli altkvalitan disvolvadon de la Zono kaj Vojo kaj liveras novan oportunon al la mondo per sia nova disvolvado.
Li akcentis, ke la KPĈ plu subtenos kunlaboron kaj ne-alfrontadon, daŭrigos malfermon, persistos en reciproka profito kaj komuna gajno, kaj oponos nul-suman ludon, hegemonion kaj potencan politikon.