Xi ĉeestos Pintkunvenon de KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj

Lucia Publikigita: 2021-07-05 11:01:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Pintkunveno de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Mondaj Politikaj Partioj okazos marde per videoligo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, ĉeestos la pintkunvenon en Pekino kaj faros tonikan paroladon.

Hu Zhaoming, proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, faris la anoncon lunde.

La temo de la kunveno estas “Por la bonfarto de la popolo: la respondeco de politikaj partioj”. Pli ol 500 gvidantoj kaj reprezentantoj de politikaj partioj kaj organizoj el 160 landoj partoprenos en la kunveno.

Kiel grava multflanka diplomatia okazaĵo organizita de la Komunista Partio de Ĉinio okaze la 100a datreveno de ĝia fondiĝo, la kunveno celas plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon de sperto pri regado inter politikaj partioj de la tuta mondo, kaj kune respondi al la defioj alportitaj de la jarcenta ŝanĝiĝo en la mondo kaj la kronvirusa epidemio, kaj fortigi la filozofion kaj kapablon serĉi feliĉon por la popolo, akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo, kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Dividu