Xi alvokas grandigon de konsento kaj kunlaboro kun Eŭropo

Yu Publikigita: 2021-07-06 14:15:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde okazigis virtualan pintkunvenon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel en Pekino, vokante Ĉinion kaj Eŭropon grandigi konsenton kaj kunlaboron de la du flankoj por ludi gravan rolon en konvena respondo al tutmondaj defioj.

Xi diris, ke la situacio de la kronvirusa epidemio restas severa en la tuta mondo kaj la perspektivo de la ekonomia renormaliĝo estas necerta, tial la mondo, ol iam ajn antaŭe, pli bezonas reciprokan respekton kaj striktan kunlaboron anstataŭ suspekton, antagonismon aŭ nul-suman ludon.

Xi urĝis la du flankojn persisti en ĝusta reciproka kogno. Dum la pasintaj 100 jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon en malfermo de evoluiga vojo taŭga al la naciaj realaĵoj de Ĉinio, kiu gajnis universalan subtenon de la ĉina popolo. Li aldonis, ke Ĉinion sin dediĉis al la komunaj valoroj de la homaro inkluzive de paco, disvolviĝo, egaleco, justeco, demokratio kaj libereco.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Eŭropo faris kunlaboron surbaze de la principoj de reciproka respekto kaj serĉado de komuna punkto dum flankenmeto de diferencoj, kaj la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas la plej granda komuna divizoro.

Dividu