Xi avertis kontraŭ politikigo kaj hontosignado de novkronvirusa malsano

Yu Publikigita: 2021-07-06 21:14:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, marde alvokis tutmondajn politikajn partiojn oponi la praktikon de politikigo de la novkronvirusa malsano aŭ meto de geografia etikedo sur la viruson.

Xi faris la rimarkojn dum tonika parolado en la Pintkunveno de la KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj per videligo en Pekino..

"Fronte al la nuna kronvirusa epidemio, ni devas daŭrigi la manieron bazitan sur scienco kaj rekomendi solidarecon kaj kunlaboron por plenigi la 'imunigan breĉon'.”

Responde al terorismo kaj aliaj komunaj malamikoj de la homaro, Xi substrekis la serĉadon de sekureco kaj stabileco per kunlaboro por fortigi la sekurecan ŝildon kune. Li ankaŭ alvokis komunajn klopodojn por konstruado de verda hejmlando kaj mildigo de klimatŝanĝiĝo, kiu konsistigas severajn defiojn al la ekzistado kaj evoluado de la homaro.

Dividu