Xi: Sanaj ĉina-ĉeĥaj rilatoj akordas kun tendenco de epoko

Yu Publikigita: 2021-07-08 14:21:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede vespere, ke konservi kaj disvolvi sanajn rilatojn inter Ĉinio kaj Ĉeĥio akordas kun la tendenco de la epoko, kiu postulas pacan disvolvadon kaj kungajnan kunlaboron, kaj plenumas la komunan aspiron de la du popoloj.

En telefona konversacio kun ĉeĥa prezidento Milos Zeman, XI diris, ke la internacia situacio nun spertas kompleksajn kaj profundajn ŝanĝiĝojn kaj la homa socio alfrontas komunajn defiojn kiel ekzemple la kronvirusan epidemion.

La ĉina prezidanto diris, ke li alte aprezas la fakton, ke Zeman dum jaroj sin dediĉis al striktigo de la ĉina-ĉeĥaj rilatoj de ĝenerala kaj longtempa perspektivo. Li diris, ke li esperas, ke pli da homoj de la ĉeĥa flanko havos ĝustan vidpunkton pri Ĉinio kaj ĝia disvolviĝo, kaj sin devontigos al plifortigo de duflankaj komunikado kaj kunlaboro kaj konvena traktado de rilataj demandoj, por konservi ĉina-ĉeĥajn rilatojn sanaj kaj dinamikaj.

Dividu