Xi gratulas Helpan Fonduson de Sud-Suda Kunlaboro okaze de ĝia kvina datreveno

Henggang Publikigita: 2021-07-08 16:06:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon okaze de la kvina datreveno de la establiĝo de la Helpa Fonduso de la Sud-Suda Kunlaboro kaj la Insitituto pri Sud-Suda Kunlaboro kaj Disvolviĝo.

Xi diris, ke en la pasintaj kvin jaroj, la fonduso aktive helpis al la evoluantaj landoj plenumi la Tagordon 2030 pri Kontinuigebla Disvolviĝo, solvi humanecan krizon, realigi malriĉec-redukton kaj disvolviĝon, kaj la insitituto sin dediĉis al interŝanĝo de sperto pri nacia regado inter Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj kaj trejnado de altnivelaj kapabluloj pri registara administrado por evoluantaj landoj. La fonduso kaj la insitituto ludis gravan rolon en antaŭenigo de la Sud-Suda Kunlaboro.

Xi asertis, ke Ĉinio volas klopodi kun la evoluantaj landoj por plu liberigi potencialon de la Sud-Suda Kunlaboro kaj kune dividi ŝancojn de disvolviĝo. Li esperas, ke la fonduso plu helpos al la evoluantaj landoj realigi kontinuigeblan disvolviĝon, kaj servos plu kiel platformo de esploro kaj interŝanĝo por trejnado de altnivelaj kapabluloj de evoluantaj landoj.

Dividu