Xi kondolencas rusan prezidenton Putin pro kraŝo de pasaĝeraviadilo

Yu Publikigita: 2021-07-08 20:18:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al rusa prezidento Vladimir Putin pro la lastatempa kraŝo de rusa pasaĝeraviadilo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li konsterniĝis informiĝinte pri tio, ke la aviadilo malfeliĉe kraŝis en la regiono Kamchatka, mortigante ĉiujn pasaĝerojn kaj deĵorantojn en la aviadilo.

Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj ankaŭ en sia nomo, Xi profunde funebris pri la viktimoj, kaj esprimis sincerajn simpatiojn al familioj de la mortintoj.

Dividu