Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al sudsudana prezidento pro 10-jariĝo de diplomatiaj rilatoj

Mirinda Publikigita: 2021-07-09 13:19:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sudsudana prezidento Salva Kiir sendis unu al la alia gratulajn leterojn pro la 10a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke en la pasintaj 10 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Sudano ĉiam sane kaj stabile disvolviĝis, la kunlaboroj en diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn kaj la du flankoj firme subtenas unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj demandoj. Post eksplodo de la epidemio, la du flankoj kune batalis kontraŭ la malsano kun frateca amikeco. Ĉinio donis grandan atenton al la rilatoj kun Sud-Sudano kaj volas firmigi politikan reciprokan fidon, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kadre de la Zono kaj Vojo kaj feliĉigi la du popolojn.

Dividu