Xi kaj Kim interŝanĝis mesaĝojn okaze de 60a datreveno de traktato de amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo inter Ĉinio kaj KDPR

Yu Publikigita: 2021-07-11 13:30:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, interŝanĝis gratulajn mesaĝojn dimanĉe kun Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio, ankaŭ prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj, kaj ĉefkomandanto de la armitaj trupoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okaze de la 60a datreveno de la subskribo de la Traktato de Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Helpo inter Ĉinio kaj la KDPR.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en 1961 gvidantoj de la pli aĝa generacio de Ĉinio kaj la KDPR faris la prudentan strategian decidon subskribi la traktaton, kiu metis gravajn politikajn kaj leĝajn bazojn por firmigi la amikecon forĝitan de la du popoloj per sango kaj antaŭenigi duflankan amikan kunlaboron longtempe.

Xi diris ankaŭ, ke dum la pasintaj 60 jaroj, Ĉinio kaj la KDPR firme subtenante unu la alian kaj strebante man-enmane en la spirito de la traktato, fortigis la tradician fratan amikecon inter la du partioj kaj landoj, antaŭenigis la disvolviĝon de sia socialisma afero, kaj protektis regionan kaj tutmondan pacon kaj stabilecon.

Dividu