Xi promesas komenci profundan vakcinan kunlaboron kun Turkio

Lucia Publikigita: 2021-07-14 15:01:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La ĉina flanko pretas fari profundan vakcinan kunlaboron kun Turkio kaj helpi ĝin venki la novkronvirusan pandemion frue,” ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en telefona konversacio kun sia turka paralelulo, Recep Tayyip Erdogan.

Xi montris, ke de la pasinta jaro la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Turkio rikoltis kuraĝigajn rezultojn, kaj elmontris fortan elastecon kaj grandan potencialon.

Xi diris, ke la strikta kunlaboro inter la du flankoj en batalo kontraŭ la pandemio fariĝis nova elstaraĵo en la dulandaj rilatoj.

Erdogan diris, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Turkio kaj Ĉinio, kio havas specialan signifon por ambaŭ landoj.

Erdogan diris ankaŭ, ke Turkio donas gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, kaj volas havi proksimajn kontaktojn kun Ĉinio, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, kaj vastigi praktikan kunlaboron en kampoj kiel ekonomio, komerco kaj infrastrukturo. Samtempe, Turkio bonvenigas investan kunlaboron kun ĉinaj entreprenoj.

Dividu