Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos neformalan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Pekino per videoligo vendrede, laŭ la invito de nov-zelanda ĉefministro Jakinda Ardern.
La kunveno estas iniciatita de Nov-Zelando, ĉi-jara prezidanto de la APEK. Gvidantoj fokusiĝos al la regiona traktado de la kronvirusa pandemio kaj ĝia vizio pri pli bona estonteco.