Ĉina prezidento Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al iraka prezidento Barham Salih pro incendio, kiu kaŭzis multajn viktimojn en hospitalo en la mezorienta lando.
Xi diris en sia mesaĝo, ke nome de la ĉina registaro kaj ĉina popolo, li profunde funebras pri la viktimoj kaj esprimas sincerajn simpatiojn al familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.