Xi sendis gratulan leteron al 44-a sesio de Monda Heredaĵa Komitato

Ĝoja Publikigita: 2021-07-17 16:17:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan leteron al la 44-a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO, kiu malfermiĝis vendrede en Fuzhou, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Fujian.

Xi montris, ke mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj estas gravaj fruktoj de disvolvado de la homara civilizacio kaj de natura evoluado, kaj gravaj portantoj por interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj.

"Bone protekti, heredi kaj utiligi la valorajn trezorojn estas nia komuna respondeco kaj tre gravas por kontinueco de homara civilizacio kaj daŭripova disvolviĝo de la mondo," li diris.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun diversaj landoj de la mondo kaj UNESKO por fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn, akceli dialogon kaj reciprokan lernadon, subteni protektadon de mondaj heredaĵoj, komune protekti kulturajn kaj naturajn trezorojn de la homaro kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco.


Dividu