Xi Jinping ĉeestis al neformala kunveno de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK)

Ĝoja Publikigita: 2021-07-17 16:36:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis neformalan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Pekino per videoligo vendrede vespere, laŭ invito.

Xi montris, ke nun ripetas la kronvirusa epidemio kaj la regado kaj preventado ankoraŭ estas severa. Samtempe paco kaj disvolvo ankoraŭ estas la temo de la epoko, kaj estas pli forta la alvoko por protekti plurflankismon, fortigi unuiĝon kaj kunlaboron kaj komune trakti defiojn.

Lastjare estis aprobita la aspiro de la APEK en 2040 kaj elmetita Azi-Pacifika Komunumo. Azio kaj Pacifiko estas la grava motoro de monda ekonomia kreskado. Estas la nuna plej grava tasko frue venki la pandemion, rekomenci ekonomian kreskon kaj akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio.

Unue, necesas fortigi internacian kunlaboron kontraŭ la pandemio. Ĉinio liveris pli ol 500 milionojn da dozoj da vakcinoj al evoluantaj landoj kaj en la estontaj 3 jaroj donos plian internacian helpon valoran je 3 miliardoj da usonaj dolaroj.

Due, estas profundigo de regiona ekonomia integrigo. Necesas akceli liberigon kaj oportunigon de komerco kaj investo kaj protekti la plurflankan komercan mekanismon kun la Monda Komerca Organizo kiel kerno. Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj la unuaj aprobis la interkonsenton de Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco (RKEP) kaj atendas ĝian oficialan validiĝon en la kuranta jaro.

Trie, ni devas persisti en inkluziva kaj daŭripova disvolviĝo kaj persisti en tio, ke la homo estu kiel privilegio, kaj realigi verdan kreskon. Ĉinio alte atentas solvon de klimata ŝanĝiĝo kaj klopodas por atingi pinton de la emisio de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

Kaj kvare, ni devas kapti oportunon de scienc-teknika novigo. "Tutmonda diĝita ekonomio estas grava por la estonta kreskado de la monda ekonomio" Xi diris.

Xi alvokis, ke la membroj de la APEK fortigu konstruadon de diĝita infrastrukturo, faciligu disvastigon kaj aplikadon de novaj teknologioj, konstruu malferman, justan kaj nediskriminacian diĝitan komercan medion.

Xi substrekis, ke Ĉinio komencis la novan vojaĝon de ĉiuflanka konstruado de la socialisma moderniga lando, konstruos malferman ekonomian novan mekanismon en pli alta nivelo, kreos negocan medion kun pli altira forto, akcelos komunan altkvalitan konstruadon de Zono kaj Vojo kaj realigos pli altnivelan reciprokan profitigon kaj komunan gajnon kun diversaj landoj de la mondo kaj de Azi-Pacifiko.


Dividu