La libro Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta la 100an Datrevenon de la Fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estis eldonita de la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo en la rusa, franca, hispana, araba, japana kaj germana lingvoj lastatempe.
En la parolado, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sisteme retrorigardis la centjaran procezon de la KPĈ. La ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, sub la gvidado de la KPĈ, malfermis grandan vojon, komencis grandan aferon kaj faris grandajn atingojn.