Xi Jinping mesaĝe gratulas Nguyen Xuan Phuc pro lia reelektiĝo kiel prezidanto de Vjetnamio

Xiong Linping Publikigita: 2021-07-26 20:55:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al NGuyen Xuan Phuc, gratulante ke li reelektiĝis kiel ŝtata prezidanto de Vjetnamio.

En sia mesaĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas same socialismaj landoj, kiuj interligiĝas per akvoj kaj montoj, havas profundajn sentojn kaj vastajn interesojn inter si. Fronte al la ege ŝanĝiĝanta situacio kaj la pandemio, nevidataj dum cent jaroj, la du partioj firme tenas sin ĉe la komunaj idealo kaj konvinko, sekvas la solidarecon, amikecon kaj originan ideon, kaj donas al la plenampleksa strategia partnereco enhavon de la nova epoko per realaj agoj.

Xi emfazis, ke en ĉi jaro la Komunista Partio de Vjetnamio sukcesis okazigi sian 13an kongreson, dum la Komunista Partio de Ĉinio bonvenigis sian centjariĝon. La du partioj kaj la du ŝtatoj nun restas en esenca stadio por siaj aferoj. Xi diris, ke li tre atentas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volas, kune kun vjetnamaj gvidantoj-kamaradoj, klopodi por ilin antaŭenigi.

Dividu