Xi gratulas Castillo pro lia elektiĝo kiel prezidento de Peruo

Yu Publikigita: 2021-07-28 13:43:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe sendis gratulan mesaĝon al Pedro Castillo pro lia elektiĝo kiel perua prezidento.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Peruo estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj kun politika reciproka respekto kaj profunda tradicia amikeco, kaj iliaj interŝanĝoj kaj kunlaboro estas fruktodonaj en diversaj kampoj. Li diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-peruaj rilatoj kaj volas labori kun Castillo por antaŭenpuŝi la ĉina-peruan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo por la bonfarto de la du popoloj profite de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj ĉi-jare.

Dividu