Xi Jinping kaj sieraleona prezidento interŝanĝis gratulojn okaze de 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Qiujieming Publikigita: 2021-07-29 20:39:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sieraleona prezidento Julius Maada Bio okaze de la 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Xi diris, ke politika reciproka fido inter Ĉinio kaj Sieraleono senĉese profundiĝas kaj duflanka praktika kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn. La du landoj staris kune kaj kunigis sin por batali kontraŭ la kronvirusa pandemio, kio levis ilian tradician amikecon al pli alta nivelo.

Xi diris en la mesaĝo, ke duflankaj rilatoj dum la pasintaj 50 jaroj eltenis ŝanĝiĝojn de la internacia situacio kaj plifortiĝis, kaj ke li volas labori kun la prezidento Bio por preni la 50an datreveno kiel oportunon por antaŭenpuŝi la tradician amikecon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, disvolvi la strategian partnerecon, kaj fari bonon al la dulandaj popoloj.

Dividu