Xi sendis gratulon al vanuatua prezidento okaze de sendependiĝa tago

Yu Publikigita: 2021-07-30 13:10:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis mesaĝon al vanuatua prezidento Tallis Obed Moses, esprimante gratulon okaze de la 41a datreveno de la sendependiĝo de Vanuatuo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Vanuatuo atingis grandajn sukcesojn en nacia disvolviĝo, kaj ke nun la ĉina-vanuatuaj rilatoj bone disvolviĝas, alportante efektivajn interesojn al la du popoloj. Li diris, ke la du landoj kunigis manojn en batalo kontraŭ la nova kronviruso, profundigante la amikecon. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Vanuatuo kaj volas labori kun prezidento Moses por fruktigi la ĉina-vanuatuan ampleksan strategian partnerecon kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Dividu