Xi: Ĉinio liveros 2 miliardojn da vakcinaj dozoj al tuta mondo

Yu Publikigita: 2021-08-06 14:20:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio liveros 2 miliardojn da dozoj da kronvirusaj vakcinoj al la mondo en ĉi tiu jaro kaj ofertas 100 milionojn da usonaj dolaroj al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcino,” ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en skriba mesaĝo al la unua kunveno de la internacia forumo pri kunlaboro koncerna al kronvirusaj vakcinoj.

Li diris, ke la 100 milionoj da usonaj dolaroj al la tutmonda mekanismo plejparte estos uzataj por la distribuado de vakcinoj al evoluantaj landoj, kaj Ĉinio faros sian plejeblon por helpi evoluantajn landojn trakti la kronvirusan pandemion.

Xi emfazis, ke Ĉinio sin devontigas al konstruado de tutmonda komunumo de sano por ĉiuj kaj liveras vakcinojn al la mondo, precipe al evoluantaj landoj. La lando aktive efektivigas komunan produktadon, kio ilustras la koncepton de vakcino kiel tutmonda publika bono. Li aldonis, "Mi esperas, ke ĉi tiu forumo antaŭenigos la akireblecon kaj justan distribuon de vakcinoj tra la mondo, fortigos solidarecon kaj kunlaboron en evoluantaj landoj, kaj faros novajn kontribuojn por frua venko super la pandemio.”

Dividu