Xi sendis gratulan mesaĝon al singapura prezidento okaze de nacia tago

Publikigita: 2021-08-09 11:13:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al singapura prezidento Halimah Yacob, esprimante gratulojn okaze de la 56a datreveno de la fondiĝo de la lando.

Xi diris en la mesaĝo, ke en la pasintaj 56 jaroj, la singapura popolo akiris grandajn atingojn en nacia konstruado, ekonomia disvolviĝo kaj socia afero per sia spirito de iniciativo kaj novigado. Fronte al la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Singapuro kunigis manojn por kune batali kontraŭ la epidemio, serĉi komunan disvolviĝon, kaj antaŭenigi altnivelan kunlaboron, kio denove montris, ke la duflankaj rilatoj estas antaŭvidaj, strategiaj kaj ekzemplaj. Xi diris ankaŭ, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-singapuraj rilatoj kaj pretas labori kun prezidento Halimah por antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu