Ĉinio plenumas sian promeson fari kronvirusan vakcinon publika bono

Yu Publikigita: 2021-08-10 14:29:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kronvirusa pandemio ĉi-jare ankoraŭ furiozas tra la mondo, minacante la homan sanon. Persistante en la ideo pri konstruado de komunumo de la homa sano, Ĉinio aktive plenumas sian promeson fari kronvirusan vakcinon la tutmonda publika bono. Ĝis nun Ĉinio liveris al fremdaj landoj entute pli ol 750 milionojn da vakcinaj dozoj, kontribuante al la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio.

En marto de la kuranta jaro Ĉinio liveris al Kolumbio la tiran aron da vakcinaj dozoj. Laŭ la inivito de kolumbia prezidento, ĉina prezidanto Xi Jinping alparolis la lokan publikon per video, esprimante salutojn el malproksima Ĉinio.

En majo de 2020, nelonge post eksplodo de la pandemio, prezidanto Xi promesis en la Monda Asembleo pri Sano, ke Ĉinio faros la kronvirusan vakcinon tutmonda publika bono kaj kontribuos al la atingebleco kaj kostelportebleco de la vakcino en evoluantaj landoj. En la pasinta pli ol unu jaro, kelkaj vakcinoj ekspluatitaj de Ĉinio estis aprobitaj por uzo en pli ol cent landoj, precipe en evoluantaj landoj.

La ĉina registaro ankaŭ intensigis sian subtenon al vakcinaj entreprenoj en teknologia transigo al evoluantaj landoj. Ĉinio jam komencis komunan produktadon de vakcinoj kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Indonezio, Egiptio, Brazilo kaj Pakistano, kun la jara produktkapablo de 200 milionoj da dozoj.

Dividu