Ĉinio daŭrigas altnivelan malfermon, dividante kun mondo disvolvajn oportunojn

Yu Publikigita: 2021-08-10 15:35:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ekonomio ĉi-jare subtenas kontinuan renormaligon de la influo de la kronvirusa pandemio. La altnivela malfermo de Ĉinio sentigis al la mondo ekscitajn novajn oportunojn.

En la unua duono de 2021, la ĉina eksterlanda komerco kalkuliĝis al 18,07 duilionoj da juanoj – la plej alta nivelo en historio, kreskante je 22,8% kompare kun la sama periodo de 2019.

De post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kunigis manojn kun diversaj landoj en komuna batalo kontraŭ la epidemio, kaj neniam fermis sian pordon de kunlaboro al la mondo. Ĉina prezidanto Xi Jinping kelkfoje emfazis, ke uzi la pandemion por rezisti al tutmondiĝo, fari ekonomian malkupliĝon kaj “ekvilibrigi sistemon” fine damaĝos komunajn interesojn de diversaj landoj. Ĉinio klopodas malfermi la novan situacion de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado, liverante pli da movforto por renormaliĝo kaj kresko de la monda ekonomio.

En 2013, ĉina prezidanto unuafoje iniciatis komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo. Nun ĝi jam fariĝis platfromo de la plej vasta kaj plej grandskala internacia kunlaboro. Ĝis nun 140 landoj subskribis kun Ĉinio dokumentojn kiel partneroj de kunlaboro de la Zono kaj Vojo. La totala sumo de komerco inter Ĉinio kaj tiuj partneroj superis 9,2 duilionojn da usonaj dolaroj, dum ĉinaj firmaoj investis entute pli ol 130 miliardojn da usonaj dolaroj en landoj laŭ la Zono kaj Vojo.

La Monda Banko opiniis, ke la iniciato Zono kaj Vojo helpos al 7,6 milionoj da homoj en la tuta mondo sin liberi de malriĉeco antaŭ 2030, kaj al 32 milionoj da homoj sin liberigi de absoluta malriĉeco. La iniciato fariĝos la vojo de la homaro al komuna prospero.

Dividu