​Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Moon Jae-in pro fondiĝo de sudkorea registaro

Mirinda Publikigita: 2021-08-15 15:57:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al sudkorea prezidento Moon Jae-in pro la 73a datreveno de fondiĝo de la sudkorea registaro.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas gravaj amikoj kaj najbaroj unu al la alia, en la lastaj jaroj duflankaj rilatoj bone disvolviĝis. Post estiĝo de la epidemio de KOVIM-19, la du landoj hepis unu la alian kaj kune batalis kontraŭ la epidemio. La du flankoj akiris novajn atingojn en interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj kaj tio enkorpigis altan nivelon de strategia kunlabora partnereco de la du landoj. Ĉinio donis altan atenton al la rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas fortigi kun Moon Jae-in strategian kontakton por konduki la rilatojn inter la du landoj al nova nivelo kaj pli bone feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn kaj fari pli grandan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

Dividu