Xi interŝanĝis gratulon kun irana prezidento pri 50a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2021-08-16 15:11:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde interŝanĝis gratulon kun irana prezidento Ebrahim Raisi pri la 50a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke depost establiĝo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ duona jarcento, la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano glate iras kaj la tradicia amikeco inter la du landoj revigliĝas. Post establiĝo de la ampleksa strategia partnereco en 2016, la du flankoj plu fortigas la politikan konfidon kaj antaŭenigas kungajnan kunlaboron en diversaj kampoj. Post eksplodo de la kronvirusa pandemio, la du landoj helpis unu la alian kaj kune kreis belan rakonton pri unuiga batalo kontraŭ la pandemio. Li donis altan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj kun Irano kaj volas kun prezidento Raisi kune labori por profundigo de la tradicia amikeco kaj pragmata antaŭenigo de kunlaboro en diversaj kampoj, kio plu donas fortojn al la ampleksa strategia partnereco kaj favoras al la du landoj kaj la du popoloj.

Raisi diris, ke Irano kaj Ĉinio ambaŭ havas antikvajn civilizaciojn kaj ilia amiko krekas kiel vivanta arbo. La du flankoj povas kolekti spertojn el la amikaj interŝanĝoj en la pasintaj miljaroj kaj fortigi la bazon por daŭra disvolviĝo de la ampleksa strategia partnero inter la du landoj. Irano dediĉis sin al la kontruo de elstaraj rilatoj kun Ĉinio kaj prenas ĝin kiel firman decidon. Ĉe la sojlo al la sesa jardeko, Irano volas kun Ĉinio altigi nivelon de strategia kunlaboro kaj fortigi kontakton pri vastigo de pragmata kunlaboro en diversaj kompoj por plu profundigi rilatojn inter la du landoj.

Dividu