Xi sendis gratulon al indonezia prezidento pro 76a datreveno de fondiĝo de lia lando

Henggang Publikigita: 2021-08-17 14:46:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo pro la 76a datreveno de la fondiĝo de la Respubliko de Indonezio. Xi diris, ke depost fondiĝo de la Respubliko de Indonezio antaŭ 76 jaroj, la nacia konstruado akiris elstarajn atingojn kaj faris gravan kontribuon al prosperiĝo kaj stabileco de la regiono kaj la mondo. Nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio bone disvolviĝas. La du landoj unuige batalas kontraŭ la kronvirusa epidemio, antaŭenigas renormaliĝon de la ekonomio kaj socio, akcelas justecon de la internacia komunumo, kaj pli fortigas la tradician amikecon. Li aldonis, ke li donas grandan atenton al la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj volas kun prezidento Joko kune gvidi la ampleksan strategian partneron al pli alta nivelo por pli granda favoro al la du landoj kaj du popoloj.

Dividu