Xi emfazas akceladon de komuna prospero dum altkvalita disvolvado

Yu Publikigita: 2021-08-18 15:13:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping marde emfazis klopodojn por akceli komunan prosperon en la serĉado de altkvalita disvolvado kaj kunordiga laboro pri prognozo de gravaj financaj riskoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la deka kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj. Li estas ankaŭ estro de la Komitato.

Xi diris, ke komuna prospero estas esenca postulo de socialismo kaj ŝlosila trajto de ĉin-stila modernigo. Li alvokis sekvi la evoluigan filozofion orientitan al la popolo kaj akceli komunan prosperon dum serĉado de altkvalita disvolvado. Li diris, ke financo estas la kerno de la moderna ekonomio, kaj ke klopodoj por rezistado al gravaj financaj riskoj devas esti kunordigitaj laŭ merkataj principoj kaj la laŭleĝa regado.

Aliaj ĉinaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon.

La kunveno aŭskultis raportojn de koncernaj departementoj pri antaŭenigo de komuna prospero, antaŭzorgo de gravaj financaj riskoj kaj stabiligo de financa disvolvado.

Dividu