Xi: Ĉinio plivastigos kunlaboron kun Irako

Henggang Publikigita: 2021-08-19 14:35:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, Ĉinio donas gravecon al disvolviĝo de siaj rilatoj kun Irako kaj pretas antaŭenigi la strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

En telefona konversacio kun iraka prezidento Barham Salih, Xi diris, ke Ĉinio volas plu subteni la batalon de Irako kontraŭ la kronvirusa pandemio, vastigi duflankan kunlaboron en kampoj kiel energio, elektro kaj transportado, kaj helpi al Irako en ĝia ekonomia rekonstruado kaj socia disvolviĝo. .

Xi montris, ke Irako estas unu el la unuaj arabaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj ankaŭ grava partnero de Ĉinio por kunlaboro de la Iniciato Zono kaj Vojo en Okcidenta Azio kaj Norda Afriko.

Xi rimarkis, ke kiel sincera amiko de la iraka popolo, Ĉinio aktive partoprenis en iraka ekonomia rekonstruado, kun konstanta progreso de amika kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj. Li aldonis, ke la du landoj subtenas kaj helpas unu la alian de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio.

Xi asertis, ke Ĉinio firme subtenas klopodojn de Irako por defendo de naciaj suvereneco, sendependecon kaj teritoria integreco, batalo kontraŭ terorismo, kaj protekto de naciaj sekureco kaj stabileco.

Xi aldonis, ke Ĉinio ankaŭ subtenas la irakan popolon sendepende elekti disvolvan vojon konforman al la naciaj kondiĉoj de Irako, kaj oponas ĉian eksteran enmiksiĝon en internajn aferojn de Irako.

Li esperis, ke la diversaj frakcioj en Irako fortigos unuecon, puŝos novan progreson en la enlanda politika procezo kaj realigos longtempajn pacon kaj stabilecon, kaj prosperon kaj disvolviĝon.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun amikaj landoj, inkluzive de Irako, por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon kaj konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu