Xi alvokas konstantan disvolviĝon de partnereco inter Ĉinio kaj Irano

Henggang Publikigita: 2021-08-19 14:40:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio pretas labori kun Irano por antaŭenpuŝi konstantan kaj daŭran disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter la du flankoj.

En telefona konversacio kun irana prezidento Ebrahim Raisi, Xi montris, ke de post starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irano antaŭ 50 jaroj, dulandaj rilatoj eltenis la provon de internaciaj ŝanĝiĝoj, kaj la amikeco inter la homoj de la du landoj kreskas ĉiam plu. Fronte al komplika situacio, kiu kombinas profundajn tutmondajn ŝanĝiĝojn kaj pandemion nevidatan en jarcento, Ĉinio kaj Irano staris kune kaj helpis unu la alian. Batalante kune kontraŭ la pandemio, la du landoj fortigis solidarecon kaj kunordigon, faris pozitivan progreson en praktika kunlaboro, efike fortigis strategian reciprokan fidon kaj firme defendis internaciajn justecon.

Xi diris, ke Ĉinio dankas pro la aktivaj klopodoj de Irano por disvolvi dulandajn rilatojn, substrekante, ke kiom ajn ŝanĝiĝos la internacia kaj regiona situacio, Ĉinio senŝancele disvolvos amikajn rilatojn kun Irano. Li sugestis, ke la du flankoj devas plu subteni unu la alian al aferoj koncernaj al siaj kernaj interesoj kaj ĉefaj zorgoj.

Ĉinio firme subtenas Iranon protekti sian suverenecon kaj nacian dignon, kaj oponas eksteran enmiksiĝon. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Irano por plibone dividi sperton pri ŝtata regado, fortigi kunlaboron en pandemia respondo, antaŭenigi la respektivan disvolviĝon, kaj antaŭenigi popolan bonfarton en ambaŭ landoj.

Xi diris, ke la plano por ĉina-irana ampleksa kunlaboro malfermis pli vastajn perspektivojn por profundigi la kungajnan kunlaboron. Li aldonis, ke la du flankoj devas profunde esplori sian potencialon, aktive antaŭenigi kunlaboron de la Zono kaj Vojo, kaj produkti pli da rezultoj en praktika kunlaboro. Ĉinio subtenas laŭleĝajn postulojn de Irano por la ampleksa interkonsento pri irana nuklea problemo, kaj pretas fortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Irano pri regionaj aferoj, por kune protekti komunajn interesojn kaj antaŭenigi regionajn sekurecon kaj stabilecon.

Dividu