Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis al veteranaj partiaj estroj el landlimaj vilaĝoj de la ĉina sudokcidenta Provinco Yunnan ludi ekzemplan rolon en kondukado de vilaĝanoj al konstruado de bela hejmlando, konservado de etna unueco, kaj protekto de teritoria integreco.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn ĵaŭde en sia letero responda al 10 veteranaj partiaj estroj el naŭ landlimaj vilaĝoj de la Cangyuan-a Va-a Aŭtonoma Gubernio.