Xi sendis grantulan leteron al forumo de Ĉinio kaj ŜKO pri cifereca ekonomio kaj Ekspozicio de Inteligenta Ĉinio 2021

Yu Publikigita: 2021-08-23 11:26:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al la Forumo de Ĉinio kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri la Ciferec-Ekonomia Industrio kaj la Ekspozicio de Inteligenta Ĉinio 2021, kiuj ambaŭ malfermiĝis lunde en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing.

Xi diris en la letero, ke la mondo eniris periodon de rapida kresko de la cifereca ekonomio, en kiu novaj teknologioj, komercaj manieroj kaj platformoj kiel la kvinageneracia reto, artefarita intelekto kaj inteligentaj urboj aperadas kaj multe influas sciencan novigon, industrian strukturan reĝustigon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon. Li aldonis, ke en la lastaj jaroj, Ĉinio aktive antaŭenigis ciferecan industriigon kaj industrian ciferecigon por akceli profundan integriĝon inter ciferecaj teknologioj kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Xi emfazis, ke okaze de la 20a datreveno de la fondiĝo de la ŜKO, Ĉinio pretas, kune kun aliaj membroŝtatoj de la ŜKO, disvolvi la Ŝanhajan spiriton kaj profunde partopreni en internacia kunlaboro pri la cifereca ekonomio.

Dividu