Xi sendis gratulon al zambia elektita prezidento Hakainde Hichilema

Publikigita: 2021-08-24 10:45:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe sendis mesaĝon al Hakainde Hichilema, gratulante lin pro lia elektiĝo kiel prezidento de Zambio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Zambio estas bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj, kaj ke en la pasintaj jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Zambio, politika reciproka fido inter la du flankoj profundiĝis kun fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la du flankoj komprenis kaj subtenis unu la alian pri kernaj interesoj kaj demandoj koncernaj al gravaj zorgoj. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Zambio, alte ŝatas tradician amikecon inter la du landoj kaj volas labori kun prezidento Hichilema por profundigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu