Xi Jinping kaj la rusa prezidento Putin interparolis telefone

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-25 20:41:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aŭgusto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Putin interparolis telefone.

Xi diris, ke ekde ĉi jaro Ĉinio kaj Rusio, surbaze de la nova ekpunkto celebri la 20-jariĝon de la subskribo de "Ĉina-rusa traktato de amikeco", havigis al si serion da novaj fruktoj en la dulanda strategia kunagado kaj ĉiuflanke praktika kunlaboro, kaj tio liveris gravan apogon por evoluigi la du landojn kaj ankaŭ ludis subtenan rolon por unuigi la internacian komunumon kontraŭ malfacilaĵoj. La du flankoj, por rikolti pli da kunlaboraj rezultoj, devas krei novan kunlaboran manieron kaj plivastigi kunlaborajn kampojn. Nuntempe la epidemio ankoraŭ ne estas subigita, kaj la internacia komunumo frontas al peza tasko. Ĉinio volas kune kun Rusio plifortigi kunlaboron en la esplorado kaj produktado de vakcino kaj fari sian kontribuon por la homara san-komunumo.

Xi emfazis, ke nur viaj piedoj scias, ĉu la ŝuoj estas taŭgaj aŭ ne; kiu sistemo bone funkcias en Ĉinio aŭ Rusio, nur iliaj popoloj havas rajton respondi. Ĉinio kaj Rusio, kiel ĉiudimensia strategia partnereco en la nova epoko, devas intensigi kontraŭintervenan kunlaboron kaj firme teni sian estontecon kaj sorton en sia mano. Ĉinio absolute subtenas, ke Rusio iru la evoluan vojon, kiu konformas al la ŝtata stato de Rusio, kaj Rusio alprenu rimedojn, kiuj protektas la suverenecon kaj sekurecon de Rusio.

La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la situacio de Afganio.

Putin indikis, ke Rusio sentas sin kontenta pri la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Ĉi jaro estas la 20a datreveno de la subskribo de "Rusa-ĉina traktato de amikeco", kaj tio havas specialan signifon por la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Rusio senkonfuze sekvas la politikon pri unu Ĉinio, firme subtenas la justan starpunkton de Ĉinio ĉe Tajvano, Honkongo, Xinjiang, la Suda Ĉina Maro kaj similaj problemoj, kaj absolute oponas kontraŭ la politikigo de serĉado de virusa origino, esperante kun Ĉinio profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj en batalo kontraŭ la epidemio.

La du flankoj unuanime opiniis, ke nuntempe la internaciaj kaj regionaj situacioj estas komplikaj, kaj tial por Ĉinio kaj Rusio estas tre grava kaj necesa tujkomunikado du- kaj plur-flanka. Kaj la du partioj konsentas plue konservi striktan interkomunikadon en diversaj manieroj.

Dividu