Xi emfazas diskonigon de Spirito de Saihanba kaj strebadon por celoj de ekonomi-socia disvolvado

Yu Publikigita: 2021-08-26 11:01:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis efektivigon de la nova evoluiga filozofio, diskonigon de la Spirito de Saihanba, kaj strebadon por atingo de ĉi-jaraj ĉefaj celoj pri la ekonomia kaj socia disvolvado de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo al la urbo Chengde en la ĉina norda provinco Hebei de lundo ĝis mardo.

Xi emfazis efektivigon de la decidoj kaj aranĝoj de la Centra Komitato de la KPĈ, firman devontigon al la ĝenerala principo serĉi progreson dum certigo de stabileco, kaj ĉiuflankan kaj fidelan praktikon de la nova evoluiga filozofio.

Li ankaŭ substrekis la bezonon realigi ekvilibron inter pandemia prevento kaj regado kaj ekonomia kaj socia disvolvado, kaj inter evoluado kaj sekureco, por antaŭenigi altkvalitan disvolvadon, kaj strebi por plenumi gravajn sociajn kaj ekonomiajn celojn kaj taskojn de ĉi tiu jaro kaj certigi bonan komencon de la 14a Kvinjara Plano.

Dividu