Xi Jinping kaj la portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa interparolis telefone

Xiong Linping Publikigita: 2021-08-27 22:30:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27an de aŭgusto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa interparolis telefone.

Xi Jinping diris, ke la nuna mondo restas en aparta historia periodo, kaj diversaj landoj de la mondo frontas al la kronvirusa pandemio, ekonomia renormaliĝo, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj defioj, tiam bezoneblas precipe solidareco kaj kunlaboro. Ĉinio kaj Portugalio estas civilize antikvaj landoj, kaj la du landoj devas plifortigi interkomunikadon inter si kaj manenmane respondi al la defioj. Ĉinio jam liveris pli ol 900 milionojn da dozoj de vakcino kontraŭ la kronviruso al pli ol 100 landoj, precipe evoluantaj landoj. Ĉi-jare Ĉinio ankoraŭ donos al la mondo 2 miliardojn da vakcindozoj. Ĉinio volas kune kun Portugalio batali kontraŭ la pandemio kaj formi la sankomunumon de la homaro.

Marcelo Rebelo de Sousa diris, ke lastajn jarojn la rilatoj inter Ĉinio kaj Portugalio ĉiam disvolviĝas en bona tendenco, kaj la dulanda ekonomia kunlaboro pliboniĝas kun la tempo. Portugalio bonvenigas ĉinajn entreprenojn komerci kaj kunlabori en Portugalio. Portugalio aprezas tion, ke Ĉinio ludas gravan rolon en la batalado kontraŭ la pandemio, kaj volas kune kun Ĉinio intensigi kunlaboron.

Dividu