Parolado de Xi substrekas ŝlosilan mesaĝon de partia laboro pri etanj aferoj

Yu Publikigita: 2021-08-30 15:00:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Eksplicita mesaĝo pri la etnaj aferoj de Ĉinio estis komunikita en du-taga kunveno, kiu finiĝis sabate.

“Starigo de forta konscio pri komunumo de la ĉina nacio devas esti la fokuso de la partia laboro pri etnaj aferoj en la nova epoko,” diris prezidanto Xi Jinping dum parolado en la Centra Konferenco pri Etnaj Aferoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, mapis la kurson por la laboro rilata al etnaj aferoj en la nova epoko, kiam Ĉinio, unuigita multetna lando, komencis novan vojaĝon por komplete konstrui sin en modernan socialisman landon.

La konscio pri komunumo de la ĉina nacio ne estas nova nocio. Ĝi estis proponita de Xi en la dua centra labor-kunveno pri Xinjiang en majo 2014. Li denove emfazis la gravecon meti solidan fundamenton de la konscio pri komunumo de la ĉina nacio en la Centra Konferenco pri Etnaj Aferoj okazigita en septembro 2014. La ideo estis enskribita en la statuton de la partio en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ en oktobro 2017.

En sia lasta parolado pri etnaj aferoj, XI priskribis la konscion pri komunumo de la ĉina nacio kiel la vizion de komunumo, en kiu popolo de ĉiuj etnaj grupoj dividas feliĉon kaj malfeliĉon kaj havas la saman sorton.

Dividu