Xi: Ĉinio volas marŝi kune kun Kubo en socialisma konstruado

Yu Publikigita: 2021-08-30 15:16:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas marŝi kune kun Kubo en konstruado de socialismo kaj esti ĝia bona partnero en serĉado de komuna disvolvado en telefona konversacio kun kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun Kubo por esti bonaj ekzemploj de kontraŭpandemia batalo kaj bonaj kamaradoj en strategia kunordigo. Li diris, ke Ĉinio subtenos plu Kubon en disvolvado sur la vojo konforma al ĝiaj naciaj kondiĉoj, konstruado de prospera kaj daŭripova socialismo, kaj justa batalo por protekto de nacia suvereneco kaj sekureco kaj opono kontraŭ interveno de potenco. Li aldonis, ke la ĉina flanko liveros plu helpon kaj subtenon al Kubo en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj plibonigo de popola vivteno laŭ sia kapablo.

Díaz-Canel dankis Ĉinion pro ĝia delonga valora subteno al Kubo, inkluzive de livero de kontraŭepidemiaj provizaĵoj, dirante, ke tio reflektas fratan amikecon inter la du landoj.

Dividu