Xi emfazas kontraŭmonopolan reglamentadon, kontraŭpoluan batalon kaj pli bonan rezervan sistemon

Yu Publikigita: 2021-08-31 14:20:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis klopodojn por fortigo de reglamentado kontraŭ monopolo kaj maljusta konkurenco, plibonigo de la rezerva sistemo de la lando kaj batalo kontraŭ poluado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezidado de la 21a kunveno de la Centra Komitato pri profundigo de ĉiuflanka reformo.

La kunveno ekzamenis kaj aprobis serion da gvidlinioj, inkluzive de tiuj pri fortigo de kontraŭmonopola reglamentado kaj antaŭenigo de justa konkurenco, tiuj pri plibonigo de la rezerva sistemo por materialoj de strategia graveco aŭ por krizokaza uzo, tiuj pri batalo kontraŭ poluado, kaj tiuj pri pli bona ludado de la kontrolada rolo de statistika laboro.

Xi diris, ke la efektivigo de kontraŭmonopolaj reguloj kaj politikoj akcelantaj justan konkurencon estas esenca postulo por plibonigo de la Socialisma Merkat-ekonomia Sistemo.

Xi alvokis ankaŭ optimumigi la mekanismojn pri stokado kaj administrado de strategiaj kaj krizokazaj provizaĵoj por fortigi la kapablon de la lando pri gardo kontraŭ gravaj riskoj.

Dividu