Xi Jinping gratulas malajzian plej altan ĉefon pro 64-jariĝo de malajzia sendependiĝo

Ĝoja Publikigita: 2021-08-31 15:05:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al Sultan Abdullah ibni Sultan Ahmad Shah, la plej alta ĉefo de Malajzio, por celebri la 64-an datrevenon de la sendependiĝo de la lando.

En sia mesaĝo Xi montris, ke en la lastaj 64 jaroj de post la sendependiĝo Malajzio akiris rimarkindajn atingojn de la nacia konstruado, senĉese levis vivnivelon de la popolo kaj ludis pli kaj pli gravan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj. Ĉinio kaj Malajzio estas tradiciaj amikaj najbaroj, komune batalis kontraŭ la novkronvirusa epidemio, strebis al komuna disvolvo kaj faris pozitivan kontribuon al regiona prospero kaj stabileco. Xi diris, ke li alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj kun Malajzio, volas kun Sultan Abdullah ibni Sultan Ahmad Shah, la plej alta ĉefo de Malajzio, plue profundigi la dulandan kunlaboron kontraŭ la epidemio, altkvalite konstrui la Zonon kaj Vojon, konduki la dulandan ĉiuflankan strategian partnerecon al pli alta nivelo kaj doni pli grandan bonon al la du landoj kaj la du popoloj.

Dividu