19a Centra Komitato de KPĈ okazigos sesan plenan sesion novembre

Yu Publikigita: 2021-09-01 14:24:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La sesa plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazos novembre en Pekino, laŭ decido de kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ marde.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Laŭ la tagordo publikigita marde, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ prezentos sian laborraporton al la plena sesio, kiu studos la temon de amplekse retrorigardi la gravajn atingojn faritajn kaj la historiajn spertojn akumulitajn dum 100 jaroj de la partia klopodado.

La marda kunveno ankaŭ diskutis la raporton pri la sepa disciplin-kontrolado lanĉita de la 19a Centra Komitato de la KPĈ.

Dividu