Xi esprimis kondolencon pri forpaso de eksprezidanto de Internacia Olimpika Komitato Rogge

Ĝoja Publikigita: 2021-09-01 15:08:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Thomas Bach, prez. de Internacia Olimpika Komitato, por esprimi kondolencon pri la forpaso de Jacques Rogge, eksprez. de la komitato.

En la mesaĝo Xi diris, ke Rogge estis elstara gvidanto de la Internacia Olimpika Komitato. Li sin dediĉis al popularigo de la Olimpika Movado kaj plivastigo de Olimpika Spirito, faris pozitivajn klopodojn por sana disvolviĝo de la Olimpika Movado, speciale por rekomendi sportojn de junuloj, kaj gajnis laŭdojn de diverslandaj popoloj kaj sportaj komunumoj.

Xi substrekis, ke Ĉinio atentas gravan rolon de la Olimpika Movado en socia disvolvado, volas labori kun la Internacia Olimpika Komitato kaj la internacia komunumo por fari pli grandan kontribuon al la monda evoluado de la Olimpika Movado.

Dividu